Bonvenon! (Esperanto)

Lasta novaĵo de Japanio
-----------------------------------
(n-ro 484, 2025.1.19)
-----------------------------
"Intensiĝanta Konkurado pri akirado de fremdlandaj studentoj"

La nombro de fremdlandaj studentoj en universitatoj kaj japanlingvaj lernejoj en Japanio estis 279 274 en majo 2023.

El ili, ĉinaj studentoj konsistigis ĉirkaŭ 41%, sekvataj de studentoj el Nepalo kaj Vjetnamio.

La japana registaro starigis celon akcepti 400 000 fremdlandajn studentojn ĝis 2033, sed lastatempe la internacia konkurenco pri akirado de fremdlandaj studentoj fariĝis intensa, kio malfaciligas atingi tiun celon.

Pro tio, plifortigo de la akcepto-sistemo por fremdlandaj studentoj fare de japanaj universitatoj estas urĝe bezonata. Tamen, multaj universitatoj en Japanio ĝis nun neglektis karieran konsilon por fremdlandaj studentoj, kio rezultigis malaltan dungadprocenton de tiuj studentoj ene de Japanio.

Tamen, ekzistas universitatoj kiuj strebas postvivi per edukado de fremdlandaj studentoj kapablaj aktivi en japana socio. Ekzemple, la studentaro de la Osaka Turismo-Universitato konsistas el 770 personoj, el kiuj 70% estas fremdlandaj studentoj. La universitato reklamas la sloganon "Azia Universitato kie oni Studas en la Japana" kaj emfazas instruadon de la japana lingvo kaj karieran konsilon.

Rezulte, 83% de la studentoj kiuj diplomiĝis en la universitato printempe de la jaro 2024 trovis laboron en Japanio, kaj la
universitato ricevas grandan atenton de industriaj sektoroj, inter aliaj la turisma sektoro, kiu alfrontas mankon de laborforto, kaj de entreprenoj celantaj ekspansion en Azion.
-----------------------
Sezonvortoj en Esperano
(329) Silueta ludo
===
Silueta ludo estas speco de kaŝludo, t.e. tradicia infana ludo ekde antikva tempo.
Ĝi taŭgas por la sezono, kiam vintro alproksimiĝas kaj la ombroj fariĝas pli longaj.
La ludanto, kiu estas la “kaptanto”, devas premi la silueton de la fuĝanto kaj ekkrii “Mi premis la silueton!”.
Tiam la persono, kies ombro estis premitaj, fariĝas la nova kaptanto.

------------------------------------

*過去のニュースは、このサイトで読むことができます。(日本語訳がついています。)
* Vi povas legi en tiu ĉi retejo malnovajn numerojn de "Lasta Novaĵo de Japanio" , kiuj inkluzivas la japanajn versiojn (n-ro 200-483)

*過去のニュースで、「エスペラント
(La Revuo Orienta)誌に「Novaĵoj hokitaj de Okita」というタイトルで掲載された
ものは、録音とともに、このサイトで聞くことができます。
(2016年~2021年1月号まで)

Vi povas aŭdi kaj legi en tiu ĉi retejo, lastajn artikolojn aperintajn en la "Novaĵoj hokitaj de Okita" de la monata gazeto "La Revuo Orienta" ktp. (de la numero de januaro 2016 gxis la numero de januaro 2021)

*過去に書いていた「エスペラント歳時記」は、このサイトで読むことができます。
*Vi povas legi en tiu ĉi retejo malnovajn numeroj
n de "Sezonvortoj en Japanio", kiuj inkluzivas la japanan version (n-ro 1-328).

トップに戻る