Bonvenon! (Esperanto)
Septembro 7, 2017
Lastaj novaĵoj de Japanio
-----------------------------------------
(n-ro 283, 2017.9.3)
-------------------------------
"La estonto de la DP konfidita
al MAEHARA."

La 21an de aŭgusto komencigixs la
kampanjo por la elekto de nova
reprezentanto de la Demokrata
Partio (DP), la plej granda
opozicio en Japanio. Tiu ĉi elekto
okazis pro tio, ke la reprezentanto
Renho subite esprimis sian intencon
eksiĝi. Kiel unu el la kialoj de
sia eksiĝo ŝi menciis la mizeran
malvenkon de la partio en la elekto
de asembleaj membroj de la gubernio
Tokio en julio.

En la elekto de nova reprezentanto
de la DP kandidatiĝis du eminentaj
deputitoj, MAEHARA Seiji
(eksministro pri eksterlandaj
aferoj) kaj EDANO Yukio
(eks-kabinetsekretario). La elekto
efektive fariĝis intensa batalo
inter la du grupoj -- konservativa
kaj liberala -- en la sama partio.

La du kandidatoj kune ĉeestis en
la gazetara konferenco okazigita
ĉe la centro de la partio en la
proklama tago de la elekto kaj
esprimis tute malsamajn opiniojn,
ekzemple pri la problemoj de
plialtigo de konsumimposto kaj
unuigita batalo de opozicioj
kontraŭ la registaro.

Precipe, inter la du kandidatoj
diferencas la opinioj pri la
kunlabora rilato kun la Japana
Komunista Partio (JKP) en elektoj
de deputitoj. Pri tiu kunlaboro
kiu tuŝas la fundamentan
principon de la partio, EDANO
subtenata de liberaluloj esprimis
intencon daŭrigi la ĝisnunan
kunlaboran rilaton. Dume,
konservativa MAEHARA menciis, ke
li reviziios tiun rilaton,
insistante ke li ne povas konsenti
al la politika kunlaborado kun
JKP, kiu diferencas de DP en
politikaj ideoj kaj principoj pri
preskaŭ ĉiuj aferoj.

Pri ekonomiaj politikoj, MAEHARA
montris pozitivan sintenon al la
plialtigo de konsumimposto laŭ
la "Leĝaro pri Unueca Reformo
de Sociala Sekureco kaj Imposto",
kiun lia partio faris en 2012,
kiam ĝi tenis la potencon, por
plibonigi socialan sekurecon kaj
plifaciligi la ŝtatajn financojn.
EDANO tamen oponis al lia opinio,
dirante ke nun la cirkonstancoj ne
estas favoraj por la plialtigo de
konsumimposto; nek la nuna ekonomia
stato estas sufiĉe bona, nek la
publiko fidas la registaron pri la
uzo de impostoj.

La kunlaboro kun JKP precipe vekis
antipation de nemalmultaj
konservativuloj de la partio.
Kelkaj el ili ĝuste pro tio
eksiĝis de la partio, inkluzive
de HOSONO Goshi, kiu iam estis
Ministro pri la Medio.

En la ekstra asembleo de DP en la
1a de septembro MAEHARA estis
elektita kiel la nova reprezentanto
de la partio. Li estas konata kiel
reorganizisto de la politika mondo
kaj ne neas la eblecon, ke li
kunlaboros kun grupoj de la
guberniestro de Tokio KOIKE Yuriko
kiu ŝajne planas fondi novan
partion. Estas do ebleco, ke de nun
tiuj movoj de reorganizo rapide
progresos laŭ la cirkonstancoj.

--------------------------------------------
Sezonvortoj en Japanio
(207)Karbonatacida trinkaĵo
===
Karbonatacida trinkaĵo entenas
karbonatan dioksidon kaj havas
refreŝigan saporon pro sia
ŝaumo. Ramune (japaneska limonado)
estas enigita en botelon faritan el
vitro kaj sigelitan kun marmoro,
kaj estas vaste konsumita dum
varmegaj festivalaj tagoj kaj noktoj.

-----------------------------
Olimpiaj vortoj por 2020, Tokio
(190:Korbopilko:12)
Restriktita areo
===

---------------------------------
日本語訳のついた、
*過去のニュースは、このサイトで読むことができます。
* Vi povas legi en tiu ĉi retejo malnovajn numerojn
de "Lasta Novaĵo de Japanio" , kiuj inkluzivas la
japanajn versiojn (n-ro 1-222)

*過去のニュースで、「エスペラント(La Revuo Orienta)
誌に「Novaĵoj hokitaj de Okita」というタイトルで掲載
されたもの等は、録音とともに、このサイトで聞くことが
できます。
Vi povas aŭdi kaj legi en tiu ĉi retejo, lastajn artikolojn
aperintajn en la"Novaĵoj hokitaj de Okita" de la monata
gazeto "La Revuo Orienta" ktp.

*過去の歳時記は、このサイトで読むことができます。
*Vi povas legi en tiu ĉi retejo malnovajn numerojn
de "Sezonvortoj en Japanio", kiuj inkluzivas la japanan
version (n-ro 1-143).

*過去のオリンピック関連用語は、このサイトで読む
ことができます。(工事中で未完成)

*エスペラント訳がむずかしかった用語は、こちらのサイト
にまとめました。(工事中、未完成)

トップページへ

エスペラントについて知りたい方は、下記のHPを
ご覧下さい

日本エスペラント協会

エスペラント関係の団体、エスペランティストの
HPは、エスペラント関係リンク集をご覧下さい。


To Top Page/
To Nidokai Page